Saluton.
Mi uzas vortojn de cxi tiu pagxaro: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/sxako.htm
Saluton rudaliszka! Tiu ŝakvortlisto ŝajnas al mi pli bona ol la germana vortlisto kiun mi trovis. Ĉu vi scias ke ekzistas libroj pri ŝako kaj ŝakvortlistoj de antaŭ longa tempo. Estas artikolo pri tio en Enciklopedio de Esperanto de 1934. Ĝi estas legabla ĉe https://eo.wikisource.org/wiki/Enciklopedio_de_Esperanto/%C5%9Cako
Seslingva ŝakvortareto en Sesdek ŝakproblemoj de Jozefo Paluzíe Lucena.
https://drive.google.com/file/d/1LL-3MkkRq4NfKC277sc0BWLTz-k1SeZe/view
Kiun vorton vi uzus por tabiya (tabia)?
Tabio estas japana piedvesto do ĝi ne taŭgas.
Seslingva ŝakvortareto en Sesdek ŝakproblemoj de Jozefo Paluzíe Lucena.
https://drive.google.com/file/d/1LL-3MkkRq4NfKC277sc0BWLTz-k1SeZe/view
Dankon! Estas interesa libro. Mi precipe ŝatas la fantaziajn problemojn.
Kiun vorton vi uzus por tabiya (tabia)?
Tabio estas japana piedvesto do ĝi ne taŭgas.
Mi ne konas la vorton. Sed ke la vorto "tabio" jam ekzistas, ne ekskludas, ke ĝi ankaŭ estas uzata kun alia signifo. Homonimoj estas neeviteblaj. Ekzemple "mato" ankaŭ estas homonimo (kaj ŝakvenko kaj tapiŝo).
Saluton ĉiuj!
Mi pensas ke estus bone havi fadenon por diskuti ŝakvortojn en Esperanto.
Kiun vorton vi uzas por ŝakludo sen venkanto?
Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/) havas:
egalvenko CEE
La ŝakvortlisto de la Munkena Esperantoklubo (http://www.esperanto-muenchen.de/Fakvortlistoj/Schach/Schach_esp_deu.htm) havas "remio", "remiso" kaj "sendecida".
Mi preferas "egalvenko", kiu laŭ mi estas bona kaj describa vorto. Ĉu vi konas librojn aŭ artikolojn aŭ simile kiuj efektive uzas iujn el tiuj vortoj?