Bona rimedo por skribi Esperante

Sort:
Avatar of AnastasiaStyles

Estas retumiletendo (etendo, por retumilo) "Language Tool", kiu ekzistas almenaŭ por Firefox kaj Chrome (eble ankaŭ aliaj retumiloj), kaj ĝi havas (kaj aŭtomate detektas) Esperanton. Tiel, kiam oni, kiu havas ĉi tiun retumiletendon, faras eraron, Language Tool mencias ĝin dum oni skribas.

Por ilustri, mi faros iujn erarojn en mia skribado:

Ĝi ne estas perfekta (kaj partoj uzas la defaŭltan lingvon de la retumilo, kiel vi povas vidi tie supre, kun iuj anglaj vortoj kaj frazoj), sed ĝi estas utila happy.png

(kiam oni skribas per poŝtelefono, mi rekomendas havi klavaron, kiu havas Esperanton kiel lingva ebleco, ekzemple G-Board aŭ Swiftkey)

Avatar of Dunjundweller

Dankon! Ĉi tio estos utila por mi, ĉar mi estas nova lernato de Esperanto 😅