Ni havas ĉi tiun turniron por festi la dekjariĝon de nia klubo, bonvolu partopreni kaj disvastigi!
https://www.chess.com/tournament/doktoro-esperanto
Ni havas ĉi tiun turniron por festi la dekjariĝon de nia klubo, bonvolu partopreni kaj disvastigi!
https://www.chess.com/tournament/doktoro-esperanto
La plano estas bona. Sed ĉu tio povas esti realigita per klubo sen aktiva interna vivo? Kiel eksperimento, ni povus aranĝi serion de malgrandaj (5 partoprenantoj) kaj mallongaj (1-2 tagoj por movo) nerangigitaj amikaj turniroj kiuj startus aŭtomate post atingado de certa nombro da registritaj ludantoj.
La nova malferma turniro proponita de @boljen estas tre grava. Mi vidis la statistikon de la antaŭa granda datrevena turniro. Laŭ mi, la nova turniro devus esti pli mallonga. Kvar raŭndoj dum jaro kaj duono ne estas tre alloga perspektivo, precipe se la klubo-organizanto ne estas vaste konata. Mi kredas, ke la optimuma estus unu-raŭnda turniro kun la maksimuma ebla nombro da ludantoj (12 por la negrupigitaj, se mi ne eraras).
Mi konsentas, ke pli ol unu jaro povas esti tro longa por turniro. Eble ni havu pluajn malgrandajn turnirojn dividitajn laŭ nivelo, tiel ke malpli da ludoj fariĝas facilaj venkoj por unu el la ludantoj pro tro da diferenco en ilia nivelo?
Sed mi ne rajtas krei turnirojn (ĉar mi ne estas paganta uzanto), do necesas ke iu alia kreu ilin.
Alternative: io kun, ekzemple, 48 horoj/movo, neniu feriatempo, unu antaŭeniras el ĉiu grupo de kvin? Tiel, la turniro ne daŭras tro longe (mi uzis ĉi tiujn parametrojn por mia naskiĝtagturniro, kiu indis havi mallongan daŭron). Se ni volas, ke ĝi estu eĉ pli mallonga, 24 horoj/movo ankaŭ eblas.
Miaflanke, mi ne kontraŭas aliajn eblecojn, sed mi certe ne volus esti TD de pli ol unu turniro.
Saluton!
Ĉu ni faru etan afiŝan kampanjon por Esperanto kaj la Esperanta teamo en la forumo de chess.com? Se vi ŝatas tiun ideon, bonvolu helpi kunskribi la anonco(j)n!
Propono de plano:
1.Kio estas Esperanto?
2.Kial ĝi lernindas?
3.Esperanto kaj ŝako (do tiam paroli pri nia teamo)
4.ligilaro