Esperanto ne estas malfacila lingvo, kaj esperantistoj kutime havas altan toleremon por eraroj, do, skribi sen tradukilo estas bona ideo, tiom kiom vi povas. Plie, vi tiel povos pli rapide lerni, ĉiukaze :)
Por klarigi: ĉi tiu estas Teamo Esperanto, kaj ĉi tie ni parolas Esperanton. La vorto "krokodili" signifas "paroli alian lingvon kiam/kie Esperanto pli konvenus". Do, bonvolu paroli Esperanton, eĉ se vi ne multe scipovas.